Helpo de LibreOfficeDev 25.8
Agordas la makroon rulotan kiam oni alklakas al bildo, kadro, aŭ OLE-objekto.
Listigas la eventojn kiuj povos lanĉi makroon. Listigas nur eventojn rilatajn al la elektita objekto.
La jena tabelo listigas la objektajn tipojn kaj la eventojn kiuj povas ekagigi makroon:
| Evento | Eventa ekagilo | OLE-objekto | Bildo | Kadro | Aŭtomata teksto | Bildmapa zono | Hiperligilo | 
|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Alklaki objekton | objekto estas elektita | ✓ | ✓ | ✓ | |||
| Muso super objekto | musa sago moviĝas super objekto | ✓ | ✓ | ✓ | ✓ | ✓ | |
| Ekagigi hiperligilon | alklakiĝas hiperligilo atribuita al la objekto | ✓ | ✓ | ✓ | ✓ | ||
| Muso eliras objekton | musa sago moviĝas for de la objekto | ✓ | ✓ | ✓ | ✓ | ✓ | |
| Sukcese ŝargis bildon | sukcese ŝargis bildon | ✓ | |||||
| Ĉesis ŝargi bildon | uzanto haltis ŝargi grafikaĵon (ekzemple, dum elŝutado) | ✓ | |||||
| Ne eblis ŝargi bildon | ne sukcesis ŝargi bildon | ✓ | |||||
| Enigi alfabetajn signojn | teksto enigita | ✓ | |||||
| Enmeti nealfabetajn signojn | Enigitaj estas nepreseblaj signoj, ekzemple taboj kaj linisaltoj | ✓ | |||||
| Regrandigi kadron | kadro estas regrandigita | ✓ | |||||
| Movi kadron | kadro estas movita | ✓ | |||||
| Antaŭ enmeto de aŭtomata teksto | antaŭ ol enmeti aŭtomatan tekston | ✓ | |||||
| Post enmeto de aŭtomata teksto | post enmeto de aŭtomata teksto | ✓ | 
Por eventoj ligitaj al regiloj en formularoj, legu je Atributoj de kontrolkampo aŭ Atributoj de formularo.
Agordu la makroon rulotan kiam la elektita evento okazos.
Kadroj ebligas al vi ligi specifajn eventojn al funkcio, kiu tiam decidas ĉu la eventon traktos LibreOfficeDev Verkilo aŭ la funkcio. Vidu ankaŭ la LibreOfficeDev Bazan Helpon por plua informo.
Listigas la programon de LibreOfficeDev kaj eventualan malferman dokumenton de LibreOfficeDev. En tiu listo, elektu la lokon kie vi volas elekti la makroojn.
Listigas la disponeblajn makroojn. Elektu la makroon atribuotan al la elektita evento, kaj alklaku al Atribui.
Atribuas la elektitan makroon al la elektita evento.